Izotopoj de cerio

La izotopoj de cerio (Ce) estas konataj de masnumeroj inter 119 kaj 157.

Nature okazanta cerio estas komponita el 4 stabilaj izotopoj: 136Ce, 138Ce, 140Ce, 142Ce. 140Ce estas la plej abunda (88,48% de natura abundeco).

La norma atompezo estas 140,116(1) u.

142Ce estas antaŭdirita al kapabli al duopa beto-disfalo sed ĉi tiu procezo neniam estis observita, tiel eblas konkludi ke ĝia duoniĝotempo estas pli granda ol 5×1016 jaroj. 27 radioaktivaj izotopoj estas konataj, la plej stabilaj estas 144Ce kun duoniĝotempo 284,893 diurnoj, 139Ce kun duoniĝotempo 137,640 diurnoj, 141Ce kun duoniĝotempo 32,501 diurnoj. Ĉiuj ceteraj radioaktivaj izotopoj havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol 4 diurnoj kaj la plejparto el ĉi tiuj havas duoniĝotempojn malpli grandajn ol 10 minutoj. Cerio ankaŭ havas 2 atomkernajn izomerojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search